G.E. Moore

G.E. Moore
Persona informo
George Edward Moore
Naskiĝo 4-an de novembro 1873 (1873-11-04)
en Upper Norwood
Morto 24-an de oktobro 1958 (1958-10-24) (84-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Ascension Parish Burial Ground vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity College • Dulwich College vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio vd
Doktoreca konsilisto James Ward vd
Verkado
Verkoj Ethics ❦
Principia Ethica vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Edward MOORE MO BA (4a de novembro 1873 – 24a de oktobro 1958) estis angla filozofo. Li estis, kun Bertrand Russell, Ludwig Wittgenstein, kaj (antaŭ ili) Gottlob Frege, unu el la fondintoj de la analiza tradicio en filozofio. Kun Russell, li kondukis la apartigon el la idealismo en la brita filozofio, kaj iĝis bone konata pro sia defendo de la konceptoj pri komuna saĝo, siaj kontribuoj al etiko, epistemologio kaj metafiziko, naturisma misrezono, kaj "lia escepta personeco kaj morala karaktero".[1] Li estis Profesoro de Filozofio en la Universitato de Kembriĝo, tre influa inter (kvankam ne membro de) la Grupo Bloomsbury, kaj redaktoro de la influa gazeto Mind. Li estis elektita membro de la Brita Akademio en 1918. Li estis membro de la Kembriĝaj Apostoloj, nome sekreta societo de intelektuloj, ekde 1894 ĝis 1901, kaj de la Klubo de Moralaj Sciencoj de la Universitato de Kembriĝo.

Titolpaĝo de Principia Ethica.
  1. "Moore, George Edward". Preston, Aaron. Internet Encyclopedia. Iep.utm.edu. 30a de decembro 2005. Alirita la 9an de novembro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search